Flavius Biondus Foroliviensis (1392-1463) | |
---|---|
La Historioj de Bjondo, ekde la Malkresko de la Romia Imperio, eldonita en 1543. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1392 en Forli, Italio |
Morto | 4-a de junio 1463 en Romo, Italio |
Lingvoj | latina • itala |
Okupo | |
Okupo | historiisto geografo arkeologo renesanca humanisto |
Flavio Biondo (1392-1463) estis humanisto, historiisto, arkeologo, filologo, antikvaĵisto, erudiciulo kaj unu el la unuaj historiistoj kiu dividis la historion en tri periodojn: Antikva, Mezepoka kaj Moderna, kaj li estas agnoskata unu el la unuaj arkeologoj. Li studis retorikon, gramatikon kaj poetikarton kun Giovanni Ballistario le Kremono, kaj dum mallonga restado en Milano apud la familio Sforza, li malkovris la solan kodekson entenanta la dialogon "Brutus" far Cicerono. En 1433, li translokiĝis al Romo kaj en 144 estis nomumita sekretario en la kancelierieco de la papo Eŭgeno la 4-a (1383-1447).
Okaze de la nomiĝo de Amadeo la 8-a el Savojo (1383-1451) kiel papo, li akompanis Eŭgeno la 4-a en la ekzilon al Ferrara kaj Florenco. Kiam lia protektanto mortis, en 1447, li estis nomumita en la samaj oficoj de liaj sukcedintoj Nikolao la 5-a (1397-1455), Kaliksto la 3-a (1378-1458) kaj Enea Silvjo Pikolomini (1405-1464), kiu estis granda humanisto tiel kiel li. Bjondo publikigis tri enciklopediajn verkojn, dokumentante la ruinojn kaj la topografion de la antikva Romo, kies klopodoj starigitaj de Flavjo estis uzitaj de alia klera samtempulo Poggio Bracciolini (1380-1459).
En lia epoko la ruinaĵoj de la antikva Romo estis kovritaj kaj neesploritaj. En 1420, kiam li supreniris la Kapitolon, li trovis nur dezertigitajn kampojn. La Forumo, entombigita de la erodita sojlo, estis uzita por bovobredistoj - kaj pro tio konata kiel Campo Vaccino - kaj porkoj traserĉadis ties vegetaĵaron plenplenan je fiplantoj. Flavjo kaj lia kolego kaj humanisto Leon Battista Alberti (1404-1472) ekesploris kaj dokumentis la arkitekturon, topografion kaj la historion pri Romo, kaj tiu procezo revivigis la belaĵojn de la antikva roma gloro.